PIV · 8729
★krom
★krom.
I - Prep. (uzebla ankaŭ kun inf.), signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ĝin,
1 ĉu pro tio, ke ĝi prezentas escepton (se ne kalkuli): ne ekzistas Dio krom Mi X; la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj k atakoj Z; vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn Z; mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero Z (ol plej puran veron); kiel internacia ne povas esti elektita ia alia lingvo krom arta; ĉiun homon, kiu petis ion de ia dio aŭ homo krom vi, oni ĵetu en kavon de leonoj X; ĉu ne ekzistas alia bono por la homo krom manĝi k trinki? Z; mi nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon k estimon Z; krom tio, ke [….]. ☞ ol, ekster;
2 ĉu pro tio, ke ĝi tute nature jam apartenas al la diritaĵo (se ne forgesi): krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj Z; per pruntedono ofte oni perdas, krom sia havo, ankaŭ la amikon Z; krom la praktika flanko la E-ismo havas ankaŭ alian flankon idean Z. Rim. En okazo de dubo, oni povas ĉiam akcenti la duan signifon per ankaŭ, aŭ precizigi la unuan per la uzo de escepte de.
II - Morfemo, memstare uzata en senco 2:
kroma. Plia: la 15 partoprenantoj k 30 kromaj ŝtatoj subskribis la kontrakton.
krome. Adv. signifanta «krom tio»: la pli juna filino, kiu estis tre bona k honesta, havis krome unu el la plej belaj vizaĝoj, kiujn oni povis trovi Z.
III - Samsignifa pref.: kromfolio, krompersono, kromseĝo, kromvirino ktp.