PIV · 8034
kolĉik/o
kolĉik/o 🍁 G. (Colchicum el kolĉikacoj) de malaltaj, plurjaraj herboj kun firma bulbo, kun lancet- aŭ long-formaj, paralelripaj folioj aperantaj kun aŭ – ĉe la plej multaj sp-oj – post la floroj; la floro similas al tiu de krokuso sed estas hipogina k havas 6 stamenojn, 3 liberajn stilusojn k dukameran ovarion; ĉ. 65 sp-oj el Eŭropo, Azio k N Afriko, tre venenaj pro kolĉikino, kelkaj pororname kultivataj k medicine uzataj, precipe la
aŭtuna kolĉiko (C. autumnale) kun lilake rozaj floroj aperantaj aŭtune, antaŭ la folioj, k fruktoj aperantaj nur la sekvan printempon. ➞ krokuso.
kolĉikino ⚗ Ⓚ Toksa alkaloido, el la folioj k precipe semoj k bulbo de kolĉiko (ĝenerale de la aŭtuna kolĉiko), uzata en medicino (i.a. kontraŭ podagro) k en genetiko (por produktado de plurploiduloj).