← Reen al S

PIV · 13711

★safran/o

safran/o
🍁 Sp. de krokuso (Crocus sativus) kun aŭtune aperantaj, lilaj floroj; deveno nekonata, kultivata jam de longe en Eŭropo por la stigmoj post sekigo uzataj kiel spicaĵo k oranĝa kolorigilo por manĝaĵoj.
👥 Koloriga spicaĵo el la stigmoj de safrano 1.  kurkumo.
safrana
Rilata al safrano: safrana saŭco.
Ruĝe flava kiel safrano 2: safrana turbano.
safrani (tr) 🍴 Spici per safrano 2: safranita rizo.