PIV 2020 · 13712
★sag/o
★sag/o
1 Stangeto, pintigita aŭ provizita per ŝtona aŭ metala pinto ĉe unu ekstremo, kun plumoj ĉe la alia, kiun oni pafas per arko: li almetis sagon sian al la tendeno X; li ekpafis sagon sur min Z; ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton Z; (f) la sagoj de Amoro (➞ torĉo); du koroj trapikitaj de flamaj sagoj Z.
2 Distanco inter kurbo k rekto, pli precize: a) ∆ (pp segmento de disko) La distanco inter la mezo de la arko k la mezo de ties ŝnuro. b) Ⓣ La maksimuma distanco inter streĉita ŝnurego aŭ premita trabo k la rekta linio inter ties du ekstremoj.
3 ⛗ Piktogramo, indikanta direkton: por la lifto sekvu la sagon.
sagaro ∆ Figuro, imagiganta plurajn arojn k bildigojn inter tiuj.
sagi (ntr) Ĵetiĝi tiel rapide, kiel sago: (f) ĉiuflanke sagis ŝercoj.
sageto. Malgranda sago, uzata mane en diversaj ĵetludoj.
Sagisto. Sagitario.
sagujo. Ujo, portata surdorse, en kiu la arkistoj tenas siajn sagojn.
sagforma 🍁 (pp organo, i.a. folio) Havanta formon de sago, kun pinta apekso k kun flankaj bazaj partoj pinte plilongiĝintaj. ☞ lancoforma.
alsagi (tr) Celi aŭ trafi per sago.
fleksosago Ⓣ = sago 2b.
fulmosagoj ☉ Fulmaj armiloj de Jupitero k Toro.