PIV 2026 · Artikolo 12180

piktogramo

Litero P

piktogramo
1 bildo de konkreta objekto aŭ ago, uzata por komuniki ideon: en la stacidomoj oni pli kaj pli uzas piktogramojn por gvidi la eksterlandanojn ➞ ideografiaĵo, logogramo.
2 KOMP vinjeto sur komputila ekrano, kiu simbolas programon aŭ funkcion kaj ebligas ĝian elekton per montrilo, sen teksta komando. ➞ fenestro, muso; alklaki.