← Reen al F

PIV · 4396

★fenestr/o

fenestr/o
Regulforma aperturo en dommuro, por enlasi lumon k eventuale aeron, ordinare konsiderata kune kun la kadro k la fermaĵo: li faris en la domo fenestrojn fermeblajn k kovreblajn X; la vitroj de la fenestroj estis el korno aŭ el bestaj vezikoj, ĉar la posedado de vitro estis tro multekosta Z; la fenestro longe estis nefermita Z; mi rigardis tra fenestro de mia domo X; ili grimpas tra la fenestroj, kiel ŝtelisto X; sur la fenestro (fenestrobreto) kuŝas krajono Z; la fenestro estas amata loko de niaj birdoj Z.
🏢 Tia aperturo, konsiderata laŭ la formo aŭ la fermrimedo: ronda, unuklapa, duklapa fenestro; angla fenestro (fermiĝanta per vertikala ŝovo de vitroframo); blinda fenestro (falsa); franca fenestro (pordofenestro); krada fenestro Z (kun ekstera fera krado). bovokulo, luko.  ŝproso.
Simila aperturo en muro de ŝipo, por enlasi lumon k aeron en kajuton.
Erozidevena aperturo en puŝtegaĵo, tra kiu videblas la aŭtoktonaj terenoj.
💻 Ortangula, ofte movebla regiono sur komputila ekrano, en kiu apartaj informoj estas montrataj: pligrandigi fenestron; la fenestrosistemo X.
fenestra. Rilata al fenestro: fenestra kadro Z, kovrilo Z, vitro Z; kradfenestraj malliberejoj Z; senfenestra ĉambro.
fenestreto
Malgranda fenestro: tegmenta fenestreto.
Giĉeto.
fenestrumo. Ligna tabulo aŭ metala plato, provizita per ĉarniroj aŭ kardinoj, turnebla, faldebla aŭ disigebla, lokita interne aŭ ekstere de la fenestra vitraĵo, por ŝirmi kontraŭ lumo aŭ ŝtelistoj: li saltis el lito, puŝis la fenestrumojn, ke krakis ĉarniroj G; tabuleta, volvebla fenestrumo. ĵaluzio, ŝutro, fenestrobreto, fenestrofiksilo, fenestroframo, fenestroklapo, fenestropordo.
interfenestro. Trumo.
trafenestrigi. Ĵeti iun tra fenestro: la Praga trafenestrigo (1618).
baskulfenestro. Fenestro, malfermiĝanta ĉirkaŭ pivotoj fiksitaj en la mezo de la klapoflankoj.
klapfenestro. Tegmenta oblikva fenestro, artikigita je la supra klapoflanko.
korbelfenestro. Fenestro elstaranta el la domfasado. Sin. orielo.
montrofenestro. Butika elmetejo.