PIV · 12589
★pord/o
★pord/o
1 Libera spaco, aranĝita en muro de urbo konstruaĵo aŭ ĉambro, por en- k el-iri: ĉe la eniro tra la pordoj X; aĉeti sian bileton ĉe la pordo de la teatro; komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo k fenestroj Z; en bona ordo tra la pordo! Z.
2 Ligna aŭ fera klapego, kiu fermas tiun spacon k povas duonturniĝi por ebligi la trairon: dika tabulega pordo Z; unuklapa, duklapa pordo; vitra, krada pordo; fermi, ŝlosi pordon; ŝi malfermis la flankan pordon, kiu kondukis en ŝian ĉambron Z; duone malfermita pordo Z; ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas Z; frapi je la pordo Z; oni rompis poton je la pordo Z; pordo de aŭto, de vagono; (analoge) la pordoj de ŝranko, de forno; (f) frapi je ies pordo (peti de tiu persono helpon); lasi malfermita la pordon por novaj traktatoj; sieĝi ies pordon Z; neniam povus malfermiĝi por ŝi la pordo de favorkoreco Z. ➞ pordoferme.
3 ❤ Loko, kie la vaskuloj k.a. eniras en la hepaton: hepata pordo (porta hepatis).
porda
1 Rilata al pordo(j).
2 ❤ Rilata al la hepata pordo: porda vejno (V. portae; ĝi kolektas al la hepato la sangon de la diversaj digestaj organoj). ☞ pileo.
★pordego
1 Ĉefa pordo de domo, tra kiu eniras la veturiloj: kun bruo oni malfermis la pordegon, k la kaleŝo enveturis la korton Z.
2 Granda pordo de fortikigita urbo: la gardostaranto ĉe la pordego Z; la poŝta kaleŝo haltis antaŭ la urba pordego Z; ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando X; (f) ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? X.
3 En Oriento, tia pordego, rigardata kiel simbolo de la urbo aŭ lando mem: Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis X; pordegoj de Hades ne superfortos ĝin N (mian eklezion); la Plejalta Pordego (malnova nomo de la turka registaro).
pordeto. Malgranda pordo, ofte aranĝita en pli granda: ŝi enkuris en la pordegon k forte ĵetfermis post si la pordeton Z; pordeto de stalo, de giĉeto.
pordisto. Homo, kies okupo estas gardi domon, kontrolante la enirantojn, donante informojn pri la loĝantoj ktp: aperis galonita pordisto Z; ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj Z; pordisto de preĝejo; pordistejo; pordistedzino Z.
antaŭpordo. Porĉo.
ĉefpordo. La pordo, kiu kondukas al la domparto destinita al la vizitantoj.
fenestropordo. Fenestro, kies klapoj atingas ĝis la planko k tra kiu oni povas en- aŭ el-iri.
ferdekpordo ⚓ Aperturo en ferdeko, tra kiu oni enmetas pakaĵojn en holdojn, aŭ pordo, kiu kondukas de la ferdeko al la internaĵo de la ŝipo.
fulgopordeto. Pordeto, malfermebla ĉe la bazo de fumtubo, kamentubo ks, por ebligi forprenon de la fulgo.
klappordo. Horizontala pordo en planko aŭ plafono.
latispordo. Pordo, kies kadro entenas latison.
stratpordo. Pordo, kiu kondukas el la domo rekte en la straton.
svingpordo. Risorta pordo, kiun oni povas malfermi de ambaŭ flankoj, k kiu mem refermiĝas, sed ne ŝlosiĝas.