PIV · 7936
★kluz/o
★kluz/o
1 Mallarĝa parto de kanalo aŭ rivero, kies ekstremoj estas provizitaj per pordoj, k kiun oni uzas, por levi aŭ mallevi ŝipon, barĝon kc inter du kanal- aŭ river-partoj, en kiuj la akvonivelo ne estas la sama. ☞ doko.
2 Akvobaro, provizita per pordo k uzata por krei artefaritan disnivelon: la kluzoj de la akva muelejo estis malfermitaj Z.
kluzi (tr) Pasigi (ŝipon) tra kluzo.
kluzisto. Tiu, kiu funkciigas la pordojn de kluzo.
kluzoĉambro. La parto de kluzo inter la du pordoj.
kluzofundo. La masonita fundo de la kluzoĉambro.
kluzpordo. Ĉiu el la fortikaj pordoj, kiuj fermas la ekstremaĵojn de kluzo k kontraŭstaras la puŝon de la akvo.
kluzpordeto. Pordeto, ŝoviĝanta en kluzpordo k malfermanta faŭkon, tra kiu la akvo trapasas, por ŝanĝi la nivelon en la kluzoĉambro.
interkluzejo. La parto de kanalo inter du kluzoj.