PIV · 3125
★dig/o
★dig/o
1 Artefarita altaĵo, starigita por ŝirmi lokon kontraŭ inundo de rivero aŭ maro: la nederlanda interna maro estas limigita per fortikaj digoj; (f) la digo estus for, k la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi! Z; ilia sango estas tro bolanta, rompanta ofte digon de prudento Z.
2 Transversa muro, konstruita en riveroj, por provizore haltigi, aŭ malakceli, la fluon, aŭ reguligi la nivelon.
digi (tr) Bari akvon per digo: digi la riveron Z; kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas X.
mueldigo. Digo 2, konstruita por apartigi de rivero la akvokvanton necesan al la funkciado de akvomuelilo.
palisdigo. Provizora digo 1, instalita por labori sur seka grundo, prae farita el palisoj, tabuloj ks, nun el profilaj ŝtalaj aŭ betonaj elementoj. ☞ kluzo, ĝeto, varfo.