PIV · 3124
difuz/i
difuz/i Z (tr) ☐ Ĉiudirekten disvastigi: la medio difuzas la lumon.
difuza
1 Rilata al difuzo: difuza fenomeno.
2 Difuzita: difuza lumo.
difuzo. Fenomeno, per kiu gaso, lumo, varmo estas disigata al ĉiuj direktoj.
difuziĝi. Iĝi difuzita: koloraĵo difuziĝas en solvanto.
difuzilo. Aparato por aliformigi la distribuon de la lumflukso de lampo.