← Reen al D

PIV · 3326

dok⁴o

dok4o
Havena baseno, kun kluzpordoj k kajoj, en kiu ŝipoj povas esti ŝarĝataj, malŝarĝataj aŭ riparataj: seka doko (el kiu la akvo povas esti elpumpata), malseka doko (en kiu la akvo povas esti konservata je la nivelo de la alta tajdo), flosanta doko (movebla doko, kiun oni povas poste sekigi); ripardoko, flosdoko.
(ordinare plurale) Baseno, kajoj, levaparatoj k magazenoj, por provizore teni la elŝipigitajn varojn. staplo.  dokpago.
dokisto. Laboristo ĉe dokoj.
endokigi. Enirigi ŝipon en dokon.