← Reen al S

PIV 2020 · 14735

stapl/o

stapl/o Z
Konstruaĵo, kie oni konservas varojn, atendante ilian vendon aŭ reekspedon; vartenejo.
💻 Memorilo, kiu staras inter procesoro k pli granda, sed malpli rapida memorilo k tenas la plej ofte aliratajn datenojn por tiel ŝpari alirojn al la malpli rapida memorilo: staplo funkcias kiel bufro inter la ĉefmemoro k la procesoro.
stapli (tr)
Amasigi varojn, orde k dense, en staplo.
Amasigi substancon, rezervon 2: hepato staplas glikogenon. Sin. stoki 2.
staplejo, staplourbo. Ĉefa vendoloko de difinita varo: la staplejoj de la orientlando; stapleja pago.