PIV 2020 · 14736
★star/i
★star/i (ntr)
1 Resti senmova vertikale sur la piedoj aŭ genuoj: li staris tutan horon apud la fenestro Z; sur la bordo de la maro staris amaso da homoj Z; stari garde ĉe la pordego Z; la gefianĉoj staris apud la altaro Z; la patrino k la filino staris unu kontraŭ la alia Z; tute supre staras vi mem en blanka marmoro Z; en la plejsanktejo staris surgenue David X; antaŭ ŝi staris la ĉevalo Z. ☞ sidi.
2 Fortike, persiste k senŝanĝe resti: stari por iu kiel muro k turo Z; kuraĝe li staras, kiam muro lin baras Z; la maro povus superruliĝi super ili, ili tamen restus starantaj Z; (f) stari forte kontraŭ ĉiuj forlogoj Z; firme stari ĉe siaj postuloj; per justeco staras fortike la trono Z; nia afero nun staras forte Z; forte ni staru por nia sankta afero! Z. ☞ oponi, rezisti, sin teni.
3 Resti senmove, senflue, senire: vojeto, sur kiu staris akvo k formiĝis kotkavo Z; staranta marĉo Z; la pluvo longe staris en la fosaĵoj, kie svarmis insektoj; ☐ staranta ondo (ondo, kies fazo ne moviĝas); (f) ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dek kvar jaroj Z. ☞ kuŝi, stagni.
4 Esti en iu loko aŭ pozicio: antaŭ la domo staras arbo Z; la ponardo staris en lia ventro Z; sur la korto staras koko kun tri kokinoj Z; sur la kameno staras fera kaldrono Z; la tablo staras malrekte Z; la ŝipo ankoraŭ staras en la golfo Z; sur la ĉielo staras la bela suno Z; e staras en la alfabeto antaŭ i; tiam larmoj staras en miaj okuloj Z; jen staras la bovoj antaŭ la monto Z; (f) vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara […] malfeliĉa patrujo! Z; staras la morto jam en la korto Z; la vivo staras sur la karto Z; malfacila problemo staras antaŭ ni; antaŭ la homaro staras pezaj tagoj. ☞ troviĝi.
5 Esti en ia situacio, rango, aspekto aŭ formo: vi en tre multaj lingvoj staras senhelpe Z; ju pli malbone staras la homoj, des pli la musoj Z; ni staras unu apud alia ne kiel fremduloj, sed kiel fratoj Z; ilia kuirarto ne staras tre alte! Z; la cikonia nesto staris malplena Z; sciigu al ni, kiel la afero staras Z; ĉu esti aŭ ne esti – tiel staras nun la demando Z; aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmis Z; tiu vorto staras tie ĉi en akuzativo Z; la ĝeneralaj interesoj de la movado staras super la interesoj de apartaj personoj.
stare. Kiel iu, io staranta: resti stare.
staro. Stato, situacio de staranta ulo aŭ aĵo: ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigos la vento, nek staro Z; ŝi haltis en hezita staro; ĉe tia staro de la demando […] Z.
starado. Daŭra pozicio de iu aŭ io staranta: ĉiuj pozicioj de homa korpo, starado, irado, saltado Z; la longa starado nin terure lacigis.
starejo
1 Loko, aŭ parto de ĉambro, difinita por starantaj klientoj: starejo de varietea teatro, de tramveturilo, de drinkejo k.a..
2 Apogo de ies piedoj: trovi firman starejon post longa naĝado; (f) sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, […] Z.
starema. Stabila.
starigi
1 Meti ion tiamaniere, ke ĝi staru: la princino ordonis starigi sian statuon sur la urbaj placoj Z; starigi al iu monumenton Z; la neĝa homo, kiun la knaboj starigis sur la korto Z; li starigos sian tendon X; antaŭ ol la montoj estis starigitaj X.
2 Fari, ke iu staru ie; prezenti: mi povas starigi atestantojn pri tio Z; la kapron li starigu viva antaŭ la Eternulo, por fari super ĝi pekoliberigon X; (speciale, por batali) armeoj, kiuj, kiam ili estis starigitaj en vicoj, kovris la spacon Z; la suda reĝo militos kontraŭ li k starigos homomulton X.
3 Havigi ian konstantan funkcion, oficon: ili starigis reĝojn, princojn X; ili decidis starigi du konsulojn anstataŭ reĝo; (analoge) starigi komitaton Z.
4 Estigi, establi, fondi: starigi kurson, lernejon, instituton; starigi novan metodon, lertan teorion; starigi entreprenon, fabrikon; firme starigi la pacon.
stariĝi
1 Meti sin en vertikalan pozicion: li reviviĝis k stariĝis sur siaj piedoj X; nun ili stariĝu, la antaŭdiristoj laŭ la luno k ili savu vin X; tre volonte li stariĝus sur la genuoj Z; ŝi stariĝis surgenue Z; (f) stariĝis ŝiaj haroj B.
2 Meti sin en ian lokon, pozicion, situacion: li foriris de la pordo k stariĝis ĉe la fenestro Z; li stariĝis antaŭ ŝi, por ŝin defendi Z; li iris k stariĝis al la ekzameno Z; se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta X; stariĝi obstine Z; (speciale por batali) multaj stariĝos kontraŭ la suda reĝo X.
3 Estiĝi: teknikaj malfaciloj stariĝis; stariĝas ankoraŭ unu grava demando.
starilo Ⓚ Portilo por provtuboj ks.
disstariĝi. Stariĝi en diversaj direktoj: liaj fingroj signe disstariĝis; la haroj disstariĝas Z (de teruro).
ekstari. Subite stariĝi: ekstaris antaŭ li urso; (f) jen ekstaras al mi ideo.
elstari. Stari pli alte, pli reliefe, pli ekstere, ol la cetero (pf): (ĉe vilaĝa domo) la bakforno elstaras kiel dika ventro Z; meze de lia vizaĝo elstaras majesta nazo; granda herbejo, (kie) elstaris nur apartaj arbetaĵoj Z.
elstara
1 Tia, ke ĝi elstaras: elstara balkono, fenestro; elstara trabo, ŝtono.
2 (f) Eminenta: plej elstaraj artistoj; montri elstaran heroecon.
elstariĝi. Iĝi elstara: rifo, kiu elstariĝis el la akvo Z; liaj okuloj elstariĝis senmove kvazaŭ glaciaj Z.
elstaraĵo. Io, kio elstaras: ornamaj elstaraĵoj sur fasado.
elstareco. Eco de iu eminente elstara.
kontraŭstari (tr) Esti, montri sin kontraŭa al: la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi X; la forto de la sudo ne povos kontraŭstari X; reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari X; neniu povas kontraŭstari al ŝi, nek ĉe la tablo, nek en la lito; kontraŭstari al ies penoj Z; la kverkoj moke kontraŭstarantaj la ventegojn B; kontraŭstari projekton B; kontraŭstari per ĉiuj fortoj Z. ☞ rezisti, malcedi.
★memstara. Tia, ke tiu staras, agas, vivas per si mem, sen helpo de aliaj: memstara metiisto; memstara princejo; la cirkuleroj de la L.K. havas karakteron tute memstaran Z. ☞ aŭtonoma, sendependa.
memstareco. Eco de io, kio estas memstara: garantii la memstarecon de la justico, de la sindikatoj; lasi al la laboroj de la L.K. karakteron de plena memstareco Z. ☞ aŭtarkio.
restarigi. Denove starigi: restarigi la ruinigitan katedralon; restarigi esceptajn tribunalojn, la malnovan ordon de la aferoj.
restariĝi. Denove stariĝi: restariĝis ankaŭ la kontakto kun la ĉefa centro.
superstari (tr) Havi sian supron super io: la turo superstaras la nubojn B; la urbeton superstaras monto.
superelstari (tr) Elstari el la vertikala linio k superi: roko, kiu superelstaras la glacimuron. ☞ korbelo.
gardostari. Stari garde: la cikonia patro sur unu piedo dormis, gardostarante Z; la gardostaranto de la turo trumpetis Z; dum sia gardostarado Z.
piedostara ☆ (pp pentraĵo) Tia, ke ĝi prezentas la tutan personon: piedostara portreto.