PIV · 11379
opozici²o
opozici2o
1 Politika aŭ partia oponado al registaro aŭ estraro: la obstina opozicio, kiun faras al vi (Sebert) kelkaj Z.
2 Σ La parto de la parlamento aŭ de la publika opinio, kiu oponas al la registaro aŭ la politika plimulto: la opozicio forte atakis la ministron en la parlamenta debato M.
3 🔭 Pozicio de du astroj, kies rekta ascensio diferencas je 180°: ili estas en opozicio. ☞ konjunkcio.
4 ☐ Stato de du alternaj grandoj de la sama formo k frekvenco, kiam ekzistas inter ili faza diferenco de duona ciklo (duona periodo).
opozicia. Rilata al la opozicio: la opozicia ĉefo; ili komencas opozician agitadon kontraŭ miaj faroj Z.
opozicii (ntr) Stari en la opozicio: Beaufront sisteme opoziciis al ĉiaj iniciativoj de Bourlet. ☞ oponi, kontraŭstari.
opoziciulo. Tiu, kiu opozicias: la opoziciuloj estas ne tute malpravaj Z.