PIV · 11375
opon⁸i
opon8i (tr) Esprimi opinion kontraŭan al la opinio de iu alia k peni, ke tiu ne povu efektivigi la sian: tamen oponis unu voĉo B; antaŭ kiam la patro povis oponi, ŝi elkuris sur la terason B; ili tute ne oponis, ke li partoprenu en la soleno B. ☞ kontraŭstari, opozicii.
opono, oponado. Ago de iu, kiu oponas.
oponanto. Tiu, kiu oponas: la malkonsento inter vi k viaj oponantoj estas bazita sur simpla malkompreniĝo Z; tio, kion diris mia oponanto, estas pura vero B.
senopone. Sen unu oponanto: la propono estis senopone akceptita. ☞ unuanime.