← Reen al O

PIV · 11374

★opini/i

opini/i (tr) Kredi, ke iu aŭ io estas ia; sen objektiva pruvo rigardi iun aŭ ion kiel havantan ian econ: ĉiu opiniis siajn idojn la plej belaj Z; ĉu vi opinias min kapabla por tiu malbonaĵo? Z; ne opiniu vin saĝa Z; ŝi opiniis sin ankoraŭ pli nobla Z; ŝi opiniis nekonvena respondi pri tio Z; la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie Z; figuroj, el kiuj kelkajn, kiel ŝi opiniis, ŝi rekonis Z; ŝi estis opiniata brava k honesta Z; ili estis opiniataj fidindaj X; la publiko kutimas opiniadi ĉiun atakanton bravulo k ĉiun atakaton kulpulo Z.
opinio
Penso aŭ juĝo, bazita ne sur scienca aŭ filozofia rezonado, sed sur propraj personaj konsideroj: en ĉiu kranio regas aparta opinio Z; mia opinio estas: Prenu mem akvon! Z; propra opinio ne estas leĝo por alia Z; tiu opinio tamen post pli atenta pripenso montriĝas al ĉiu kiel bela sofismo Z; ŝanĝi sian opinion pri iu; laŭ mia opinio Z (ŝajnas al mi); mi restas nun ĉe tiu sama opinio, kiun mi esprimis Z; mia persona opinio estas, ke nia respondo devas esti la plej kategoria Z; arte fabrikita opinio Z.
Vidpunkto aŭ pritakso, kiun esprimas konsultita persono aŭ organizo kiel kontribuon al justica, leĝodona aŭ administra proceduro: opinio de ekspertizisto, de arbitracianto; opinio de parlamenta komisiono; motivita opinio; la Internacia Kortumo donas konsultajn opiniojn responde al demandoj de la organoj de UN.
opiniamo. Alteniĝo al siaj opinioj: se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo […] Z.
jesopinia. Havanta jesan opinion: krom escepto de unu, ili ĉiuj estis jesopiniaj pri tio Z.
popolopinio, publikopinio. Opinio, ĝenerale kredata de la publiko, de la popolamaso: fronti, malŝati, gvidi, manovri la popolopinion; la gazetaro estas supozata esprimi la publikopinion.  opinisondo.
samopinii (ntr) Havi saman opinion: li samopinias kiel mi en ĉiuj aferoj.