PIV 2020 · 597
★am/i
★am/i (tr)
1 Havi seksan inklinon al iu, de kiu oni esperas precipe plezuron: ŝi amis volupte la filojn de Asirio X; ŝi amis k estis amata Z; ne bela estas amata, sed amata estas bela Z; mia plej amata Z. ☞ amori, erotika.
2 Havi koran inklinon al iu, kies feliĉon oni deziras: kiu amas sian filon, tiu baldaŭ lin punas X; amu domon novan k amikon malnovan Z; mi ne amas homojn duvizaĝajn Z; kiu min amas, amas mian hundon Z ; amu viajn malamikojn N; Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon N; ĉar homoj estos sin amantaj N; (f) dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas Z.
3 Volonte k plezure uzi ion: li postulis tiajn manĝaĵojn, kiujn li plejmulte amis Z; mi amas vian kuirejon multe pli ol vian religion Z; kiu amas honoron, amu laboron Z; plezuron amantaj pli ol Dion N; la amata peko de ĉiuj artistoj Z; (f) mono amas kalkulon Z. ☞ ŝati. ➞ plaĉi.
4 (kun inf. aŭ subprop.) Volonte k plezure fari aŭ sperti agon: mi amas vivi alie ol ĉiuj Z; ili amas danci Z, fanfaroni pri sia forto Z; vi amas preni, amu redoni Z; ami esti laŭdata Z; mi ŝerci ne amas Z; la amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn Z; plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu Z.
★amo
1 Seksa inklino al iu: la amo de virinoj X; refreŝigu min per pomsuko, ĉar mi estas malsana de amo X; la amo estas forta kiel la morto X; nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, la monaĥinejon Z; li delogis la reĝinon al la plezuroj de malnobla amo Z; oni ne forgesas facile sian unuan amon Z; edziĝo pro amo Z; amafero, amdeklaro, amletero, amsopiro. ☞ amoro. ➞ amdonantino, amvendistino.
2 Simpatia inklino al iu: havi, senti, porti Z amon al iu; amo al la proksimulo Z; neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj N. ☞ korinklino, karitato.
3 Tre forta emo al io: la amo al la kartludo lin plene ruinigis; edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta Z; morti pro amo al la libereco, al la paco.
ama. Rilata al amo: amaj rilatoj; ama frenezo; krii siajn amajn plendojn al la eĥo Z; ame rigardadi, flegi, prizorgi; eĉ monstron admiras, kiu ame deliras Z.
amaĵo Z. Afero, interrilato de seksa amo.
amaĵisto, amaĵistino (ark.) Tiu, kiu sekse amas, precipe ekster edzoligo; amorant(in)o: ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi la amaĵistino de la princo? Z.
amanto
1 Tiu, kiu sekse amas: kiel virino, kiu perfidis sian amanton X; la privilegioj, kiujn havas la edzoj, estas teruraj por amanto, kiu vere amas Z; mi havigis al mi multajn amantinojn X.
2 Tiu, al kiu io estas plaĉa aŭ kara: vi ne estas amanto de cigaredoj Z; eĉ por pomo putranta troviĝas amanto Z; la amantoj de la libereco. ☞ amatoro.
amataĵo. La preferata okupo, afero: interrilatoj kun la popolo de Dio ĝenerale ne estas mia amataĵo Z.
amato, amatino. La amata persono: venu mia amato en sian ĝardenon k manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn! X; via tutaĵo estas bela, mia amatino! X.
aminda
1 Meritanta amon: eĉ en la plej mizera kriplaĵo povas brili granda, aminda animo Z; ĉio estas aminda en ŝi.
★amindumi (tr) Peni plaĉi al iu persono, precipe pro seksaj celoj: mi loĝas ĉe la urbestro, amindumas senlime lian edzinon k filinon Z; tio estis tre romantika amindumado. ☞ flirti, koketi.
amisto
1 Amoranto: via nudeco estis malkovrata al viaj amistoj X.
ekami. Eksenti amon: juna oficisto ekamis la belan fraŭlinon Z; sankta k pura, kiel unua ekamo G.
enamiĝi. Eksenti fervoran amon por iu: oni diras al mi, ke vi enamiĝis en min Z; mi efektive enamiĝis je la bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj Z; adiaŭ, sovaĝa belulino! La vorto montras enamiĝon! Z. Rim. 1 Estas preferinde uzi post tiu verbo la prep. al.
geamantoj. Paro da homoj amantaj unu la alian: geamantoj sin pikas Z.
★malami
1 Havi kontraŭ iu tian senton, ke oni deziras al tiu malbonon: li morte malamis sian ofendinton; ili min malamu, se nur ili min timas!; sanktfigurojn ornamas k homojn malamas Z; se iu venas al mi, k ne malamas sian patron k sian patrinon […], li ne povas esti mia disĉiplo N; malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo X; mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron! Z.
★malamo. Sento de tiu, kiu malamas: perforta amo estas plej forta malamo Z; ho kiel malfeliĉa por nia afero estas la reciproka malamo inter ĝiaj ĉefaj batalantoj! Z.
★malaminda. Meritanta malamon: ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si Z.
memamo. Amo al si mem.
sinamo. Egoismo.
gastama kc Vd gasto.
homamo. Ĝenerala amo al niaj kunhomoj: mi pro kristana homamo volas, ke […] Z.
homama. Montranta aŭ sentanta homamon: «Inter Blinduloj» estas grava k homama verko Z; (ironie) klarigo, kiun ŝi aŭskultis tre homame Z (virame).
hommalamo. Ĝenerala malamo al ĉiuj homoj: ĉiujn idealojn gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon k hommalamon Z. ☞ mizantropeco.
Rim. 2 am estas ordinare uzata suf-e post morfemo, signifanta aĵon aŭ vivulon: bestama, muzikama, gastameco.