PIV · 10840
★naŭz/i
★naŭz/i (tr)
1 Kaŭzi vomemon: la tangado de la boato ŝin naŭzis; la gusto de tiu fiŝo min naŭzas; (abs) naŭzas al mi; eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi Z.
2 (f) Kaŭzi senton de mallogo, abomeneto, tedego: naŭzi ĉiujn per siaj hipokritaĵoj; la tro ofta pritraktado de tiu demando efikas naŭze; naŭze ofte ripetata fabelo Z.
naŭzo. Malagrabla sento de vomonto: gravedeco ofte estigas naŭzojn; (f) senti naŭzon ĉe la legado de tiu firomano. ☞ abomeno.
naŭza. Malagrablege efikanta sur la gusto, flaro, sento: naŭza odoro, viandaĉo; naŭza priskribo.