PIV 2026 · Artikolo 10471

mizantropo

Litero M

mizantropo homo, kiu malamas, malfidas kaj evitas la homojn. ➞ mizogino.
mizantropa malinklina al kutima interago kun aliuloj pro malamo kaj malfido: lia animo, elegante seka kaj pasia, mizantropa laŭ la franca maniero B la mizantropa malafablo MD
mizantropeco malinklino al kutimaj interagoj kun aliaj homoj pro malamo kaj malfido: monstro de mizantropeco, li sin amuzas, kun cinika kruelo, forigi la ĵurnalistojn kiuj venis intervjui lin OE