← Reen al F

PIV · 4606

★flirt/i

flirt/i (ntr)
Delikate, kaprice flugeti: flirtanta eta papilio K; (f) flirtas neĝoflokoj en la vento; gaje flirtanta plumaĵo Z; ĉirkaŭ via belo flirtos miaj kisoj; flirtas dancistino Z.
Senpeze, facile moviĝi en la aero tien k reen: flirtas flago Z, haroj Z, baskoj Z; flirtantaj vualoj Z; la ĉielarko flirtas super Rejno kiel libera rubando Z; blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj Z.
Amindumi, kvazaŭ flugetante de unu al alia k ne celante konstantan ligon: ŝi havas sian preferatan flirtanton. koketi.
flirto, flirtado
Movoj de tio, kio flirtas 1, 2.
Konduto de tiu, kiu flirtas 3.
flirta. Rilata al flirtado: sternos la herbaĵo laŭ via flirta paŝo tapiŝon silkan K; ŝi kiel kapreolo, facile, flirte kuris K.
flirtaĵo. Amindumaj vortoj aŭ karesoj.
flirtema. Havanta emon al flirtado: ŝiaj flirtemaj haroj; flirtema edzo. nekonstanta.
flirtigi. Fari, ke io flirtu.
ĉirkaŭflirti (tr) Flirti ĉirkaŭ: ŝi estas ĉirkaŭflirtata de siaj longaj haroj k de sia verda tuko Z; ĉirkaŭflaradi k ĉirkaŭflirtadi iun Z. kaĵoli.