← Reen al K

PIV · 8335

★konstant/a

konstant/a
(io) Tia, ke ĝi ne ĉesas esti la sama k ne konas ŝanĝiĝon: la angla ilekso kun ĝia malluma konstanta verdaĵo Z; konstanta pluvo, gutado X; ili turmentiĝas per konstantaj duboj Z; lia malfeliĉo estis tiel konstanta, ke ĝi povis superstiĉigi ĉiun B; konstanta mokado Z, progresado; la loko de mia konstanta loĝado ne estas ankoraŭ pozitive decidita Z; konstanta arbitracio, armeo; ĉiu litero havas prononcon tre klaran k konstantan Z; resti en konstanta loko Z; la ekzistado de ia natura konstanta ĉefo Z. daŭra, egala, kontinua, senhalta.
(iu) Tia, ke ties sentoj aŭ pensmanieroj neniam ŝanĝiĝas: oni devas esti atendemaj k konstantaj Z; ŝi estis lia konstanta amikino en la malfeliĉo same kiel en la feliĉo.
konstante
Senĉese, daŭre: ne sama la vento blovas konstante Z; [la homaro] konstante k senfine perfektiĝados Z; nia lingvo konstante progresas k riĉiĝas; loĝi konstante en unu urbo.
Senĉese, ripete: konstante al mi venas novaj demandoj Z; konstante kriadi; kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas Z.
Neniam ŝanĝante siajn sentojn: ĉu ekzistas viro, kiu amas konstante?. persisti.
konstanto
Kvanto, kiu ne ŝanĝiĝas.
Unu el tiuj fizikaj grandoj, kiuj signifas naturleĝajn interrilatojn k kiuj povas esti rigardataj kiel nevariaj k nevariigeblaj: gravita konstanto, ĝenerala gaskonstanto, Loschmidtkonstanto, induktokonstanto, influenckonstanto; kiel konstantoj estas nomataj ankaŭ materiaj konstantoj, kiuj karakterizas la staton aŭ sintenon de iuj materialoj: dielektrika konstanto, permeabla konstanto; joniĝa konstanto (Sin. pK).
suna konstanto 🔭 La varmokvanto elradiata el Suno dum tempunuo perpendikle sur surfacunuo de la atmosfera limo.
tempa konstanto Karakteriza konstanto de induktobobeno, kiu indikas la dependecon de la tempo por la elektraj rilatumoj.
konstanteco. Eco de io, iu konstanta: por ke la publiko respektu la konstantecon de nia afero Z; ni per nia konstanteco venkos Z; la viroj ne havas konstantecon! Z (en amo).
konstantigilo
Organo por konstantigi la kurenton en cirkvito malgraŭ tensiaj ŝanĝiĝoj.
nekonstanta. Ŝanĝiĝema, variema: nekonstanta pluvo, nekonstanta virineto; la nekonstanteco de lia memoro Z; nekonstanteco de ĉiuj reformistoj.
gravitokonstanto 🔭 Fizika grando, karakterizanta gravitan forton egalan al la kvociento de la obligo de du masoj per ties kvadratigita distanco; simb.: G.
induktokonstanto Fizika grando, karakterizanta la magnetan kampon en vakuo, egala al kvociento de linia integralo de magneta fluksdenso laŭlonge de fermita vojo en vakuo per la kurentintenso de kurento trairanta la surfacon limigitan de la fermita vojo; simb.: μ0 (mu nul).
influenckonstanto Fizika grando, karakterizanta la elektran kampon en vakuo, egala al kvociento de elektrokvanto interne de volumena ero per la area integralo de la elektra kampintenso prenita sur la surfaco de la volumena ero; simb.: Σ0 (epsilono nul).