PIV · 3541
★egal/a
★egal/a
1 Tute simila, neniel diferencigebla de alia: nomo egala, sed esenco mala Z; la senco de tiu prepozicio estas ĉiam egala Z; en senviva nokto egala sorto ĉiujn unuigos Z; egalaj okazoj; ili sentos, ke ili ĉiuj havas egalan koron, egalajn mensojn, egalajn idealojn, egalajn suferojn k dolorojn Z; ĉiu litero estas parolata ĉiam egale Z; Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas Z; morto ĉiujn egale atingas Z. Sin. identa. Rim. Kvankam tiu signifo estas la sola donita en U.V., k ofte trovebla ĉe Z, la sekvintaj verkistoj esprimadas ĝin per sam, kio ebligas konfuzon kun la propra senco de tiu ĉi rad..
2 Havanta unu econ (grandon, dimension, kvanton ks) ne diferencigeblan de la eco de komparataĵo: du kvantoj, se egalaj al tria, estas ankaŭ egalaj inter si; kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis, k ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj X; nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al X (saĝo); ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo Z; mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj X; ne ĉiuj havas egalan feliĉon Z; li havas neniun egalan al si Z; batali kun egalaj armiloj, ŝancoj; ĉiuj de egala longo? Z; al ĉiuj egale apartenanta lingvo Z; iri egale kun iu Z (egalpaŝe); via propono estas egale bona.
3 Prezentanta partojn ne diferencajn unu de la aliaj: promeni per egala paŝado B; kanti per egala voĉo B; egala humoro, pulso; montri animon egalan en la malsukcesoj; li ĉiam restas egala al si mem. ☞ konstanta, senŝanĝa, unuforma.
4 Prezentanta tian similecon kun alia, ke oni ne havas motivon preferi unu al alia: ĉu sidi, ĉu promeni, tio estas egala por mi; en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon «n» tute egale, ĉu ia prepozicio starus aŭ ne Z; egale, ĉu vi estas riĉa aŭ senhava Z. ☞ indiferenta.
egali (tr) Esti egala al: kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas Z; suspekto pruvon ne egalas Z; tri okonoj egalas ses deksesonojn; (abs) kapoj diferencas, kranioj egalas Z; kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas Z.
egaleco. Eco de tio, kio estas egala: signo de egaleco aŭ egalsigno («=»); la egaleco de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo, antaŭ la impostoj.
egaligi. Fari ion egala: egaligi la ŝancojn inter ludantoj; egaligi la profitojn; al kiu do vi volas egaligi min, ke mi estu simila al li? X; por ne egaligi min kun li en perfekteco Z.
egaligilo ⏚ Aparato por kompensi la distordon de frekvenco en sonsistemoj.
egaliĝi. Iĝi egala: homo egaliĝas al bruto buĉota X.
malegala. Diversa: la nuancoj de unu sama sono en malegalaj lingvoj estas tiel multaj Z; por eviti malegalan komprenadon de la samaj sonoj Z; havi alfabetojn malegalajn Z.
neegala. Ne estanta egala 2, 3, 4: neegalaj ŝancoj, veturoj; ĉe tiu neegala veto mi venkos Z; neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj estas abomenaĵo X. ☞ falsa.
neegalaĵo ∆ Matematika esprimo asertanta, ke du kvantoj havas inter si unu el la rilatoj <, >, ≤, ≥, ≠.
neegaleco
1 Foresto de egaleco.
2 🅢 Manko de samaj vivkondiĉoj k vivŝancoj de grupoj en iu socio.
senegala. Unika, nekomparebla kun alia: li kuris kun senegala rapideco.
randegaligi. Fortranĉi, forbruligi, forpoluri la elstaraĵojn ĉe la rando de objekto.
valoregali. Esti egala pri valoro: ne valoregalas al ĝi (saĝo) topazo el Etiopujo X.