PIV · 3540
★-eg/
★-eg/.
I - Suf. esprimanta plej altan gradon de grandeco aŭ intenseco, ordinare kun specialigo de la ideo enhavata en la radikvorto; belega, ventego, buŝego, pelegi, ridegi; pafilego estis ne pafilo granda, sed tio, kion ni nomas nun kanono. Rim. 1 En kelkaj vortoj tradiciaj (ekz. kortego) aŭ ark-aj (ekz. brulego, pafilego), eg formas novajn leksikajn unuojn, kies signifo distanciĝas de la rad.. Rim. 2 En kelkaj vortoj, eg povas esprimi nuancon de malŝato: buŝego, piedego, ungego (de bestoj); manĝegi, knabego. ☞ et, Rim.
II - Memstare uzata morfemo:
ega
1 Plej forta, plej intensa, ekstrema: ega entuziasmo.
2 𝅘𝅥𝅰 (pp intervalo) Duondute pli granda ol maĵora aŭ perfekta.