← Reen al E

PIV · 4122

et/

et/ Pref., montranta dukarbonan ĉenon en la nomoj de hidrokarbonoj.
etano. C2H6, brulebla gaso, uzata en la kunpremiloj de tre malalttemperaturaj laboratoriaj frostujoj.
etanalo. CH3-CHO, aldehido, incita likvo kun, kiam tre diluita, odoro de pomo; grava kemia krudmaterialo. Sin. acetaldehido.
etanolo. CH3-CH2-OH, la ordinara alkoholo en alkoholaj trinkaĵoj; grava brulaĵo, industria solvanto k kruda materialo.
etanata acido. CH3-COOH, la acido de vinagro. Sin. acetata acido.
etanata anhidrido (CH3-CO)2O grava reakcianto k antaŭanto de celuloza acetato (rajono).
1,2-etandiolo. Glikolo 1.
etanolato Metalkombinaĵo de etanolo.
eteno. CH2=CH2, senkolora, nesaturita, facile polimerigebla gaso, kiun oni ricevas per distilado de karbo aŭ per ago de H2SO4 sur alkoholon: eteno estas vegataĵa hormono, rolanta i.a. en la maturiĝo de fruktoj.
etoksio. Unuvalenta radiko C2H5O- k la responda anjono C2H5O-. Rim. etoksi estas pref-e uzata por nomi substancojn, enhavantajn la grupon C2H5O-: etoksietanolo, CH3-CH2-O-CH2-CH2-OH, solvanto de nitrocelulozo, vernisoj, farboj, puriganto por forigi grasojn k vaksojn.
polieteno. Mola, travidebla plasto, el kiu oni faras sakojn, skatolojn, ktp.
etilo. La radiko CH3-CH2- de etano: etila acetato, CH3CO-O-CH2-CH3.
etileno
Duvalenta radikalo -CH2CH2-·.
(evi) = eteno.
etilismo = alkoholismo.
etino. HC≡CH, brulema, eksplodema gaso, pasintece uzata por lumigado, nun en ŝalmoj kun oksigeno, por veldi aŭ tranĉi metalojn, k en la fabrikado de diversaj kemiaĵoj, i.a. kiel antaŭanto de vinila klorido. Sin. acetileno.