PIV · 4121
★-et/
① ★-et/.
I - Suf. esprimanta la malplej altan gradon de grandeco aŭ intenseco, plej ofte kun specialigo de la radikvorta ideo (☞ eg): dometo, urbeto, tranĉileto, plugileto, globeto; en nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj Z; lageto, brueto, peketo; donacetoj subtenas amikecon Z; rideti ne estas iom ridi, sed esprimi ĝojon per nuraj movoj de okuloj k de lipoj; ŝtrumpetoj, ŝnureto; dormeti Z, krieti, faleti; beleta, varmeta Z; ŝi metis la bufojn en la klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron Z; kanon rompetitan li ne rompos X. Rim. et estas ofte uzata kun karesa senco anst. ĉj, nj: patreto, patrineto Z; maneto Z.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
eta
1 Malgranda, malintensa: granda nubo, eta pluvo Z; la plej etaj detaloj.
2 = diminutiva: la vortoj etaj Z.
3 𝅘𝅥𝅰 (pp intervalo) Duondute malpli granda ol minora aŭ perfekta.
etigi Z. Fari eta.
etulo. Malgranda persono (ofte kun fm nuanco): miaj etuloj (malgrandaj infanoj).
III - Pref. signifanta etecon de la kategorio de aferoj, al kiu apartenas la rad.: etburĝo (homo, kies burĝeco estas malaltranga); etindustrio, etkomerco, etbieno (industrio ktp de malgranda amplekso).