PIV 2026 · Artikolo 4120
eŝolzio
eŝolzio BOTA herbo el okcidenta Nord-Ameriko, kun grandaj floroj, flavaj aŭ oranĝaj, 4-petalaj; kaj kun longformaj, maldikaj kapsuloj multasemaj; kelkaj specoj estas orname kultivataj. genro Eschscholzia ➞ papavaco.
kaliforni2a eŝolzio eŝolzio, kun pompaj tasformaj floroj brile ruĝaj, oranĝaj aŭ flavaj; indiĝena en Usono kaj Meksiko, kultivata kiel ornama planto. Eschscholzia californica