PIV · 8840
kulmin/o
kulmin/o
1 La plej supra punkto de staranta objekto: la kulmino de arbo, turo, domo, monto. ☞ kresto, pinto, supro, verto.
2 La plej alta grado kiun io povas atingi: la kulmino de l’ pasio, de la danĝero, de la gloro; la emocio, la entuziasmo atingis sian kulminon; horoj de kulmino (ĉe la uzado de elektro, telefono ks). ☞ apogeo, klimakso, paroksismo, zenito.
3 🔭 La plej alta diurna pozicio de astro en la ĉielo.
kulmina. Estanta en la plej alta pozicio aŭ grado: la kulmina punkto de montaro; lia festparolado estis la kulmina punkto de la kongreso.
kulmini (ntr) Esti ĉe sia kulmino: en tiu momento kulminis ĉies maltrankvilo.
kurentkulmino ⏚ (pp la provizo de kurento) La plej granda ŝargo, okazanta dum difinita intervalo. ☞ krestovaloro.