PIV 2026 · Artikolo 8641

kresto

Litero K

kresto
1 ZOOL karneca elkreskaĵo 2 (ĝenerale ruĝa) sur la kapo de kelkaj birdoj, ekz. koko 1 aŭ meleagro 1: la koko mallevis la kreston Z (figurasence) eliri kun klinita kresto
2 plumtufo 2 sur la kapo de kelkaj birdoj.
3 elstara longforma konturo: la kresto de monto la kresto de ondo kresto de kasko ➞ eĝo, firsto.
montokresto kresto de monto: la montokrestoj seniĝis je arboj kaj prezentas imponajn murojn FGR
senkrestigi forigi la kreston de iu aŭ io: senkrestigi muron