PIV 2020 · 16110
★tuf/o
★tuf/o. Densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj: tufo da haroj, herboj, floroj, plumoj; vian (dronantan) amikon vi kaptis je la tufo k tiris sur sekan lokon Z; de malbona ŝafo estas bona eĉ tufo Z (pli bone io ol nenio). ☞ fasko, garbo, kvasto, peniko, spiko.
tufa. Prezentanta tufo(j)n: li havis grizajn tufajn brovojn Z.
tufiĝanta. Tufformanta: tufiĝanta musko.
plumtufo ♉ Egreto.