PIV 2026 · Artikolo 11968

★peniko

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. peniki
  2. peniket/o
  3. razpeniko
  4. tuĉpeniko
★ peniko
1 densa tufo da haregoj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo k.s.: per unu sola tiro de peniko li ĉion elvokas ➞ broso; penikforma, peniktuŝo.
2 (figurasence) maniero aŭ stilo de pentrado: por ŝin pentri estus necesa la peniko de Rafaelo havi delikatan penikon
3 (arĥaismo) = kvasto.
4 (arĥaismo) = grapolo: unu peniko da vinberoj MT
peniki ntruzi penikon por pentri, surŝmiri ktp.
peniketo maldika peniko por streki liniojn ktp.
razpeniko peniko, ofte el melaj haroj, por almeti sapŝaŭmon aŭ razkremon al la barbo.
tuĉpeniko peniko uzata por skribi per tuĉo.