PIV · 16108
tuĉ/o
tuĉ/o. Inko, en likva aŭ pli ofte solida stato, preparita el fumnigro. Sin. ĉina inko. ➞ tuĉbastoneto, tuĉdesegno, tuĉpeniko.
tuĉi (ntr)
1 Desegni literojn per tuĉo.
2 Kolorigi surpaperan desegnon, etendante maldensan akvan farbon k iom post iom intensigante la tonon per plurfoja frotado de la peniko sur la jam sekiĝintaj farbotavoloj. ☞ akvarelo.
tuĉado. Ago de iu, kiu tuĉas.