← Reen al Ĉ

PIV · 2739

ĉin⁹o

ĉin9o. Civitano de Ĉinio. hano.
ĉina. Rilata al la ĉinoj, aŭ al Ĉinio: la ĉina skribo, literaturo; la Sudĉina Maro.
ĉinaĵo. Artaĵo aŭ produkto karakteriza de Ĉinio.
Ĉinio, Ĉinujo. E-Azia regno (Pekino).
ĉinologo. Sciencisto, kiu studas la ĉinan lingvon, arton ktp.
ĉinologio. Tuto de la studoj rilataj al Ĉinio.
Hindoĉinio Vd hindo.