PIV 2026 · Artikolo 1500

Azio

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 16
  1. azia
  2. afrikazia
  3. afrik-azia
  4. Centr/a Azio
  5. Mal/grand-Azio
  6. Mal/grand/a Azio
  7. Orient-Azio
  8. Orient/a Azio
  9. orientazia
  10. orient-azia
  11. Sud-Azio
  12. Sud/a Azio
  13. sudazia
  14. sud-azia
  15. Sud/orient-Azio
  16. Sud/orient/a Azio
Azio GEOG la mondoparto, kiu etendiĝas oriente de Eŭropo 1, de la Arkta Oceano ĝis la Hinda Oceano kaj de Uralo ĝis la Beringa Markolo.
azia rilata al Azio: aziaj imperioj aziaj dezertoj
afrikazia, afrik-azia LING rilata al lingvofamilio parolata precipe en okcidenta Azio, norda Afriko, la Korno de Afriko, Saharo kaj Sahelo; la familio inkluzivas la araban lingvon.
Centra Azio regiono de Azio nuntempe difinita kiel konsistanta el la landoj Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, Turkmenujo kaj Uzbekujo.
Malgrand-Azio, Malgranda Azio larĝa duoninsulo inter la Nigra Maro, la Egea Maro kaj Mediteraneo. Sin. Anatolio. ➞ Ĥatio.
Orient-Azio, Orienta Azio regiono pli-malpli konsistanta el Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo.
orientazia, orient-azia rilata al la oriento de Azio.
Sud-Azio, Suda Azio regiono de Azio nuntempe plej ofte difinita kiel konsistanta el la landoj Barato 1, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo, Butano 2, Srilanko, Maldivoj kaj ankaŭ (sed ne ĉiam) Afganujo; iafoje ankaŭ Birmo kaj Irano estas enkalkulataj. ➞ hinda subkontinento, Hindujo 1.
sudazia, sud-azia LING rilata al granda lingvofamilio parolata tra Sud-Azio, Orient-Azio kaj la ĉeftero de Sudorient-Azio; la familio inkluzivas la vjetnaman lingvon.
Sudorient-Azio, Sudorienta Azio regiono de Azio nuntempe difinita kiel konsistanta el la landoj Birmo, Brunejo, Filipinoj, Indonezio, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Orienta Timoro, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamujo. ➞ Ekstrem-Oriento.