PIV 2026 · Artikolo 6515

Indonezio

Litero I

Indonezio GEOG lando sude de kontinenta Azio, konsistanta precipe el Sumatro, Javo, suda parto de Borneo, kaj okcidenta parto de Nov-Gvineo. ĉefurbo: Ĝakarto
indonezia rilata al Indonezio, indonezianoj aŭ ilia aŭstronezia lingvo: la indonezia lingvo evoluis el dialekto de la malaja
indoneziano ano de Indonezio.