PIV · 8024
★kol/o
★kol/o
1 ❤ Parto de la korpo de bestoj aŭ homoj, kuniganta la kapon kun la trunko: homo kun longa ansera kolo Z; rompu la kolon de la bovidino X; li ĉirkaŭprenis per siaj brakoj la kolon Z (de la porko); (la cignoj) havis longajn fleksiĝemajn kolojn Z; la hakilo penetris profunde en la kolon de la ĉevalo Z; via kolo estas kiel turo el eburo X; li metis oran ĉenon sur lian kolon X; iliaj haroj pendis senorde sur la malgrasaj koloj Z; li falis de la seĝo, rompis al si la kolon k mortis X; li kaptis min je la kolo, disbatis min Z; torento disverŝiĝinta, kiu atingis ĝis la kolo X. ☞ nuko. ➞ koldoloro.
2 Tiu sama parto de la homa korpo, rigardata kiel sidejo de la vivo, de la forto, de la amsento ks: riski sian kolon Z; meti mem al si la ŝnuron ĉirkaŭ la kolon; metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj X; popolo, kiu ne metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel X; li ĵetis sin sur lian kolon k longe ploris sur lia kolo X; la filinoj de Cion fieriĝis k iras kun etendita kolo X; mizero piedojn sanigas, kolon elastigas Z (instruas humilecon). ☞ brusto, dorso.
3 Analoga parto de objekto: kolo de botelo Z, de retorto; kolo de violono, gitaro, k.s.; kolo de rado (parto inter la krono k la aksingo); ❤ kolo de la veziko, de la femurosto; kolo de dento (inter la supra parto k la radiko).
4 🍁 Parto de la korpo de la vaskulplantoj, troviĝanta inter la tigbazo k la radiksupro: kolo estas laŭanatomie transiĝa parto inter radiko k tigo.
koleto. Maldika, delikata kolo: ĉirkaŭpreni vian lilian koleton Z.
★kolumo. Parto de vesto ĉirkaŭanta la kolon: kolumo de ĉemizo; kolumo el sciuraj vostoj tute kovris ŝian vizaĝon Z; ŝalforma kolumo de virina mantelo; refaldita, mola kolumo; movebla kolumo.
ĉirkaŭkolo
1 Koliero.
2 Ligilo ĉirkaŭ la kolo de besto.
ĝiskole. Plene, komplete: ĝiskole armita; ĝiskole kompromitita en la trompoŝtelo.
botelkolo
1 ⛗ Mallarĝiĝo de vojo, kiu pli-malpli bremsas la fluon de veturiloj.
2 £ Tiu fazo en nombro da pretigaj prilaboroj de produkto, en kiu la kapablo de la produktiloj estas la plej malgranda, tiel ke la atingeblan produktokvanton determinas la kapablo de la maŝino(j) en ĉi tiu fazo.
3 𝅘𝅥𝅰 Tekniko uzata de iuj blusaj gitaristoj, kiuj per kolo de botelo, ŝovita sur la maldekstran fingron, vibrigas la kordojn kun originalaj tirefektoj.
larĝkola. Havanta larĝan kolon: larĝkola botelo.
markolo 🌄 Marparto inter du proksimaj grundregionoj k komunikiĝo inter du maroj.
postkolo. La malsupra parto de la kolo de ĉevalo.
★terkolo. Istmo.