PIV · 11111
★nuk/o
★nuk/o
1 ❤ La malantaŭa parto de la kolo, ĉe homo k kelkaj bestoj: tordorompi la kapon de la birdo ĉe la nuko Z; sur lia nuko sidas pli ol peruko Z (t.e. saĝo k sperto); ili turnis al mi la nukon, ne la vizaĝon X; sur niajn nukojn k ŝultrolarĝojn ni metu kore la pezajn ŝarĝojn!; ⚕ nukartrozo (artrozo de la nukaj vertebroj).
2 Tiu parto, rigardata kiel simbolo de sendependeco, fiero: klini la nukon antaŭ iu; ili malmoligis sian nukon k ne volis aŭskulti X; via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj X; meti la piedon sur la nukon de la venkito.
nuka. Apartenanta al, rilata al nuko: nukaj vertebroj.
malmolnuka ב Ribelema.