PIV 2020 · 11112
nukle/o
nukle/o
1 ⚥ Kerno de ĉiu eŭkariota ĉelo: nukleo konsistas el membrano k nukleoplasmo, kiu enhavas la kromosomojn k la nukleolon. Sin. ĉelnukleo. ➞ nukleobazo, nukleodividiĝo, nukleoparo, nukleoplasmo
2 ❤ (nucleus) Eta amaso de griza substanco en nervaj centroj, esence entenanta la ĉelajn korpojn de multaj neŭronoj: ruĝaj nukleoj de la mezencefalo; olivaj nukleoj de la bulbo; dentitaj nukleoj de la cerebelo; nukleo de facia nervo.
4 Π Prilaborita ŝtonbloko, el kiu splitoj k lamenoj estis eltranĉitaj per perkutado aŭ per premado por fabriki ilojn.
spegula nukleo ☐ (pp nukleo komparita kun alia nukleo) Havanta tiom da neŭtronoj, kiom la alia nukleo havas protonojn, k tiom da protonoj, kiom la alia nukleo havas neŭtronojn.
nuklea
1 ⚥ Havanta nukleon: preskaŭ ĉiuj ĉeloj de vegetaĵoj k animaloj estas nukleaj, sed eritrocitoj de mamuloj estas sennukleaj; ununukleaj limfocitoj, plurnukleaj granulocitoj (kun profunde entranĉa nukleo).
2 ☐ Koncernanta la atomkernon: la nuklea energio (estiĝanta per fisio aŭ per fuzio); nuklea fiziko; nuklea reakcio; la subnuklea fiziko (studanta la strukturon de la kerno).
3 ⚥ Koncernanta nukleon: nuklea membrano (Sin. nukleomembrano); nukleaj acidoj estas makromolekuloj, kiuj portas la genojn.
nuklea acido, nukleata acido, nukleacido, nukleoacido. Makromolekulo de ĉiu ĉelo (precipe de ties nukleo) k viruso, kiu konsistas el nukleotidoj k kiu portas la heredan mesaĝon (sub formo de genoj) k/aŭ rolas en la sintezo de la proteinoj. ☞ ribo/, ribonuklea acido, deoksiribonuklea acido, nukleobazo, nukleozido (Vd ozo), nukleoproteino, nukleotido.
nukleuloj ⚥ Eŭkariotoj.
nukleazo ⚥ Ⓚ Enzimo, kiu hidrolizas nuklean acidon: DNA-azoj, RNA-azoj.
nuklegamio, nukleogamio ⚥ Kuniĝo de du nukleoj dum seksa procezo.
nukleoliza ⚥ ⚗ (pp substanco) Detruanta la nukleon de iuj ĉeloj, ekz. kanceraj.
nukleosomo = kromatinero.
deoksiribonuklea acido ⚥ Ⓚ Nuklea acido, konsistanta el deoksiribozo, fosfata acido k nukleobazoj; la hereda (genportanta) materio de la vivuloj; mll: DNA.
ekzonukleazo ⚥ Enzimo, kiu tranĉas la fosfatesteran ligon inter la finaj nukleotidoj de plurnukleotida kateno.
endonukleazo ⚥ Enzimo, kiu tranĉas la fosfatesteran ligon inter nefinaj nukleotidoj de plurnukleotida kateno.
termonuklea ☐ Rilata al la fuzio de du atomkernoj: termonuklea bombo (aŭ hidrogena bombo).
ribonuklea acido, ribonukleata acido ⚥ Ⓚ Nuklea acido, konsistanta el molekuloj de ribozo, ligitaj al nukleobazoj (adenino, citozino, guanino aŭ uracilo) k ligitaj inter si per fosfata acido; mll: RNA: en la ĉeloj estas tri ĉefaj grupoj de RNA: mesaĝa (mesaĝoportanta) RNA (mll: mRNA), transdona (aŭ, ark.: solvebla) RNA (mll: tRNA), ribosoma RNA (mll: rRNA); la ribonukleaj acidoj grave rolas en la sintezo de la proteinoj.
sennukleuloj ⚥ Prokariotoj.
ĉelnukleo. Nukleo 1.