PIV · 12053
perkut/i
perkut/i (tr)
1 Frapi (pp malmola objekto kontraŭ alia).
2 ⚕ Diagnoze frapeti (korpon de paciento).
perkutilo
1 Tiu parto de pafilo, kiu perkutas la prajmon por eksplodigi la pulvoŝargon.
2 ⚕ Instrumento por perkuti 2.
3 Π Ilo el malmola (rulŝtono, silikŝtono) aŭ mola (osto, eburo, ligno, korno) materialo, uzata i.a. por ricevi el nukleo ŝtonsplitojn k prilabori ilin.