← Reen al P

PIV · 12054

★perl/o

perl/o
Brila blanka globo el perlamoto, estiĝanta en la mantelo de kelkaj sp-oj de duvalvuloj, precipe en pinktadoj, ĉirkaŭ enpenetrinta fremda korpeto, aŭ sablero aŭ parazito; ĝi estas uzata kiel juvelo: fajna perlo (natura, la plej valora); kultiva perlo (kultivperlo); falsa perlo (el vitro ks, iel similanta la fajnajn); koliero de perloj; (analoge) la perloj de la roso; la tonoj de la violono, ruliĝante kiel perloj Z. gemo, oriento.
(f) Perfekta objekto aŭ persono: tia edzo estas vera perlo B; Sorö, vi perlo de la poezio! Z; la plej valoraj perloj el tiu granda perlovico estas nomataj Parizo, Londono, Vieno, Napolo Z; paralele kun grandaj perloj de filozofio k etiko, tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj Z. trezoro.
= bido: sukcenaj perloj Z.
perla. Simila al perlo aŭ pro la brileco aŭ pro la koloro aŭ pro la formo: perla roso B; perlaj dentetoj de bebo; perla ĉielo.
perli (ntr) Eliĝi sub formo de perlo: la ŝvito perlis sur lia frunto; el ŝiaj okuloj perlas malrapide larmoj.
perligi. Fari, ke io alprenu la formon de perlo: perligi sukeron; perligita hordeo.
perloĉasi, perlofiŝi. Serĉi en la maro perlostrojn k ilin dekroĉi de la fundo: japanaj perlofiŝistinoj.
kultivperlo. Arte estigita perlo, kiun oni ricevas, greftante en la mantelon de kelkaj sp-oj de duvalvuloj pecon el la ekstera mukozo, entenantan malgrandan globeton el perlamoto.