PIV 2026 · Artikolo 5102
1gemo
1 gemo
1 ĉia rara ŝtono, precipe se tajlita aŭ polurita: laŭ ilia rareco kaj dureco oni distingas noblajn gemojn ekz. ametisto, diamanto, grenato, rubeno 1, smeraldo, topazo kaj fajnajn gemojn ekz. agato, jado, jaspo, kalcedono 1, onikso, opalo, turkiso ➞ juvelo, perlo, gliptiko; gemologio.
2 (figurasence) trezoro 3: trezorejo de la plej valoraj gemoj de la Esperanta poezia literaturo TCa Nov-Jorko, gemo de moderna civilizo OE
gemisto tajlisto, poluristo aŭ gravuristo de gemoj.