← Reen al J

PIV · 6857

jasp/o

jasp/o Sedimenta silica petro, vario de siliko, asociita kun fererco k enhavanta ferajn oksidojn, ĝenerale ruĝa, sed ankaŭ flava, verda, bruna, nigra aŭ plurkolora, kelkfoje (stria jaspo) prezentanta diverskolorajn zonojn; tre fajngrajnaj jaspoj estas uzataj en juvelarto. radiolarito.
jaspi (tr) Kolorigi, imitante la kolorojn de jaspo: jaspi la randojn de libro. vejni, marmori.
jaspeca. Simila al la kolordiverseco de jaspo: jaspeca marmoro, tulipo.