PIV · 16469
★vejn/o
★vejn/o
1 ❤ (vena) Kelkhista tubeto, rekondukanta la sangon al la koro: kava vejno; pulmaj vejnoj; se ankoraŭ unu guto da germana sango fluas en viaj vejnoj, venu! Z. ☞ arterio, vaskulo.
2 ⊕ Longa k mallarĝa maso, konsistanta el mineralo aŭ petro, trairanta terenon konforme aŭ ne al ties strukturo: mina vejno el karbo; erca, kalcita, kvarca vejno. ☞ gango.
3 Ondlinia streko de malsama koloro, aperanta en marmoro, ligno, kvazaŭ vejnoj vidataj sub la haŭto: tenera vejno en ŝtono.
vejna
1 Rilata al korpa vejno: la vejna sango, sistemo.
2 Prezentanta vejnojn ĉe la supraĵo: vejna plato el marmoro.
vejnaro. Tuto de la vejnoj en iu organo aŭ korpo.
vejneto. Mallarĝa vejno.
vejnito = flebito.
intravejna ⚕ Tia, ke ĝi eniĝas en vejnon: intravejna injekto.