PIV 2020 · 16470
★vek/i
★vek/i (tr)
1 (iun) Interrompi ies dormon: se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas Z; senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon Z; nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras por veki lin el lia dormo N; (f) veki iun el distreco Z; veku, ho veku, veku konstante, ne timu ridon, insulton! Z.
2 (ion) Ĉesigi la kvieton de io, kion oni vigligas: Dio vekas nian konsciencon, kiam ni tion plej malmulte atendas Z; veki la atenton de la aŭskultantoj B; ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas Z; por kio veki senbezone la danĝeron? B; veki malproksimajn rememorojn Z; veki k venki la apation; veki dormantajn energiojn; funebra sono vekis la eĥojn de la valo B.
3 (ion) Naski, estigi: veki la deziron legi Z; tio certe pli vekis ridon ol edifon Z; raportoj liaj vekis en Hamleto envion Z; veki la apetiton Z; veki dubon, simpatian eĥon ĉe la legantoj, la publikan intereson; tiu demando vekis multe da disputoj k malpaco Z; veki tumulton Z, ribelon; la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe X; terurovekantaj legendoj Z. ☞ levi, provoki, iniciati.
veko. Ago de iu, io vekanta: la sonorilo batas je la sesa por la veko; (f) malfeliĉo k peko leviĝas sen veko Z.
veka. Rilata al la veko, kapabla veki: la veka trumpetado; amorveka sinteno.
vekiĝi
1 Rekonsciiĝi el dormo: li vekiĝis de sia dormo k diris X; ŝi vekiĝis el terura sonĝo Z.
2 Plivigliĝi: ŝiaj rememoroj vekiĝis Z; en lia koro vekiĝis sovaĝaj instinktoj, sopiroj k bedaŭro; vekiĝis en li la voĉo de la konscienco B.
3 Naskiĝi, estiĝi: vekiĝas la vento Z; sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero B; la E-a movado ĵus vekiĝis en la lando. ☞ ĝermi, burĝoni.
vekiĝo. Ŝanĝo de stato de tiu, kiu vekiĝas: ju pli bela la sonĝo, des pli dura la vekiĝo; (f) la vekiĝo de la orientaj landoj.
vekiteco. Stato de iu, kiu estas vekita: tion mi vidis en plena vekiteco.