← Reen al Ĝ

PIV 2020 · 5573

★ĝerm/o

ĝerm/o
🍁 Juna animala aŭ vegetaĵa evoluontaĵo. bulbilo, embrio, sporo, ovolo, ĝermburĝono, ĝermfolio, ĝermradiko.
🍁 Tre juna planto, ĵus aperinta el semo: tiuj ĉi belegaj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco! Z. Sin. ĝermoplanto. plantido.
(f) Komenca elemento de progresonta afero: havi la ĝermon de malsano, de ĉiuj malvirtoj; tiu ideo estas la ĝermo de la tuta sistemo; tiu eltrovo portas en si ĝermojn de vera revolucio en la industrio; tia malsameco entenas la ĝermon de multaj disputoj. markoto.
Ekvivalentklaso de funkcioj, popare koincidantaj en ĉirkaŭaĵo de donita punkto: la garbo de la ĝermoj de ĉiuj holomorfaj funkcioj.
ĝermi (ntr)
Aperigi ĝermon 2, komencante kreski: la semoj jam ĝermis.
(f) Komenci disvolviĝi, formiĝi: la deziro ĝermis en mi; delonge tiu ideo ĝermis en lia cerbo; literaturo nur ekkomencas ĝermi en tiu lando; el la reciproka ekkono k kompreno ĝermas la paco. aperi.
ĝermado. Ago de io ĝermanta: la ĝermado de la virtoj en la koro.
ĝermingo 🍁 Koleoptilo.
ekĝermi. Komenci ĝermadon: (f) malamo ekĝermis en lia koro Z.