PIV 2026 · Artikolo 9944

★markoto

Litero M★ Fundamenta

★ markoto
1 AGRI branĉo, kiun oni metas en malsekan teron aŭ muskon, ne apartigante ĝin de la planto, por ke ĝi enradikiĝu kaj poste apartiĝu kiel nova planto: tio estas markoto de Mia plantado MT
2 (evitinde) = stolono: eliros markoto el la trunko MT ➞ draĵo.
3 (evitinde) = elkreskaĵo, plantido, trunkido, branĉido: ĝiaj markotoj de la vinberĝardeno disĵetiĝis MT
markoti tr reprodukti plantojn per markotoj: markoti dianton markoti ornamarbuston ➞ stiki, grefti.
markotado procedo de reprodukto de plantoj per markotoj.