PIV · 5431
greft/i
greft/i (tr)
1 🌾 Enigi vivantan parton de planto en alian planton, por ke ĝi fiksiĝu k daŭrigu sian kreskadon tie: sur tiun ĉi hiskiamon oni greftis folion de tabakplanto; grefti kultivitan rozujon sur sovaĝan.
2 ⚕ Enplanti sur individuon pecon el histo aŭ organon, deprenitan aŭ el la sama individuo aŭ el alia: nur lastatempe oni sukcesis grefti renon, koron.
grefto. La operacio, per kiu oni greftas: grefto estas esenca procedo en hortikulturo; haŭta, osta, ovaria, kornea grefto.
greftado. La ago de greftanto.
greftaĵo
1 La parto de planto (branĉeto aŭ burĝono), greftata sur alian planton: greftaĵo k bazotrunko, en tia eksperimento, eĉ ne bezonas aparteni al la sama specio.
2 Histo aŭ organa peco, greftata sur alian aŭ la saman individuon: forĵeto de la greftaĵo. ➞ imunologio.
greftilo. Speciala tranĉilo por grefti.
engreftiĝi. Iĝi greftita: se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon […] N.
kungrefti. Kunigi per grefto: plantoj el diversaj genroj povas sukcese esti kungreftataj.
burĝongrefti = inokuli, okuli.