PIV 2020 · 8848
kultur¹i
kultur1i (tr)
2 (evi) = kultivi.
3 Perfektigi la spiritan evoluon de homo per racia edukado: la Helenoj estis frutempe kulturataj de fremduloj el Kreto k Egiptujo; alte kulturita nacio B; klasike kulturita verkisto; gentlingvaj kulturejoj Z. ☞ civilizi, klerigi.
4 🅢 Sociigi, internigi sociajn normojn de ia komunumo.
kultur1o
1 Ago kulturi.
2 (evi) = kultivado.
3 ⚕ Aplikado de speciala traktado, por favori la fizikan evoluon: korpa kulturo (gimnastiko, korpflegado ktp). ☞ sporto.
4 La kolektiva neheredita sciaro (tradicioj, kutimaj ag- k pens-manieroj ks), amasigita, konservita k transdonita de ĉiu el la diversaj homaj grupoj (etnaj, religiaj, sociaj k.a.) aŭ de la tuta homaro: kulturo estas sento de komuneco, kiu baziĝas sur tradicio reala aŭ kreita k esprimiĝas pere de produktoj spiritaj k artaj, inter kiuj la lingvo ludas gravan rolon A; la naturaj kapabloj disvolviĝas per kulturo; la antikva, kristana, humanisma, socialisma kulturo; por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon Z; kiam la nigruloj atingos potencan gradon de kulturo Z; la celoj de neŭtrale-homa kulturo Z. Rim. Kulturo estas precipe spirita, civilizo estas ankaŭ materia; kulturo postulas komprenon pri belartoj ks, civilizo postulas krome la mildiĝon de la sociaj rilatoj, krom la teknika perfektiĝo de la vivrimedoj.
kulturado. Agado kulturi (povas aplikiĝi al
kulturo 1 2 3).
kultura
1 Havanta kulturon 4: la nuntempaj kulturaj popoloj Z; kultura urbo Z; uzi inter si la plej kulturan lingvon Z.
2 Celanta disvolvi k propagandi apartajn formojn de kulturo 4: kulturaj institucioj Z; kulturaj rilatoj; kultura revolucio.
senkultura. Ne konanta kulturon: senkultura krudulo, tribo.
senkulturejo. Parto de grundo, kiun oni lasas sen kulturado dum kelka tempo por ke ĝi ripozu. ☞ novalo.
agrokulturo. Kulturo de tero, de kampoj: la agrokulturo estas la bazo de nia tuta vivo. ☞ agrikulturo, hortikulturo.
akvokulturo. Kulturo de akvo por kreskigi aŭ multobligi plantojn aŭ bestojn.
arbarkulturo (evi) = arbarkultivo.
ĝardenkulturo. Hortikulturo.
motorkulturo. Kulturo de grundo per motorprovizitaj maŝinoj.
terkulturo. Kulturo de tero.
terkulturisto. Tiu, kies metio estas kulturado de tero.