PIV 2026 · Artikolo 2180

bredi

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. bredo
  2. bredad/o
  3. bredist/o
  4. abelobredo
  5. abelobredad/o
  6. fiŝobredad/o
  7. intens/a brut1obredad/o
  8. taŭr/obredist/o
bredi tr teni kaj reprodukti bestojn por homa uzado: bredi abelojn bredi fiŝojn bredi birdojn bredi ĉevalojn ➞ kultivi, kulturi, selekti.
bredo, bredado agado aŭ laboro de iu, kiu bredas bestojn: bredado de ĉashundoj
bredisto iu, kiu metie bredas, ofte komerce.
abelobredo, abelobredado bredado de abeloj por produkti mielon.
fiŝobredado la arto teni kaj bredi fiŝojn en fiŝujo.
intensa brut1obredado bredado de bestoj en relative malgranda spaco cele al kiom eble plej granda produktado de viando aŭ ovoj.
taŭrobredisto bredisto de taŭroj.