PIV · 14000
selekt/i
selekt/i (tr)
1 ⚥ Elekti la reproduktontajn individuojn kun la celo modifi specion, rason, varion ktp: selekti novan kultivoformon de rozo.
2 ☇ Ricevi ondon el bendo, eliminante la aliajn.
3 ⏚ (pp cirkvito, instrumento ktp) Efike distingi la oscilojn de specifa frekvenco.
natura selektado ⚥ Procezo, kiu tendencas rezultigi, ke transvivas la vivuloj plej adaptiĝemaj al la kondiĉoj, sub kiuj ili vivas, dum malplej adaptiĝemaj formoj malaperas; laŭ Darvino la plej grava faktoro por la evoluo de la specioj.
selektiva. Havanta la funkcion aŭ forton selekti.
selektiveco. La eco de io selektiva.