PIV 2026 · Artikolo 2830
Darvino
Darvino familia nomo i.a. de angla natursciencisto (1809–1882). Charles Darwin
darvinismo BIOL teorio de Darvino pri la evoluo de la specioj pro natura selektado rezultanta el konkurenco por nutriĝo kaj/aŭ reproduktiĝo: darvinismo estas la teorio, kiu kontentige klarigas la faktan evoluadon sociala darvinismo IEr ➞ evoluismo, lamarkismo, mendelismo.